Nobel-premio pri paco | ||
![]() | ||
pacpremio | ||
---|---|---|
Branĉo de | • Nobel-premio vd | |
Branĉoj | • medalo • diplomo vd | |
Organizanto | Norvega Nobel-Komitato | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Nobel-premio pri paco estas unu el la kvin originalaj Nobel-premioj, kreitaj per la testamento de Alfred Nobel, laŭ kiu ĝi estu donata al tiu persono kiu
Ĉiujare, meze de oktobro la ricevanto de la premio estas elektata de la Norvega Nobel-Komitato (kvin komitatanoj nomumitaj de la norvega parlamento Stortinget), kaj la premio transdonata je la 10-a de decembro en la urbodomo en Oslo - Tio malsamas al la aliaj Nobel-premioj, kiujn disdonas la Sveda Akademio en Stokholmo.
La Nobel-premio pri paco estas iafoje donita al eminentaj politikistoj, kiuj laŭ la premio-komitato kontribuis al pacigo, al registaraj oficialuloj aŭ ne-registaraj organizaĵoj kiuj traktis ĝin, kaj al ankaŭ estas kelkaj pacaktivuloj inter ĝiaj ricevantoj.