Jansenismo

Jansenismo
socia movado Redakti la valoron en Wikidata
katolikismo • anti-jesuitism • Aŭgustenismo
Fondinto(j) Cornelius Jansenius vd
vdr

Jansenismo estas branĉo de la katolika pensado, influita de la pensado de Aŭgusteno de Hipono (Sankta Aŭgusteno). Ĝi akcentigas la originan prapekon, la homan malbonecon, la neceson de dia graco, kaj la antaŭdestinon. Disvolvis ĝin Cornelius Jansen, episkopo de Ipro en Belgio, en sia verko Augustinus, aperinta en 1640. Jansenismo estas reago kontraŭ humanismo kaj molinismo. Tiu ĉi doktrino estis fonto de vasta polemiko en la katolika mondo dum la 17a jarcento.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne