Informadiko[1] (aŭ evitinde informatiko) estas la “scienco pri la kolektado, taksado, organizado kaj diskonigo de informoj, ofte helpe de komputiloj. Historie informadiko evoluis unuflanke el matematiko kiel formala scienco, kaj aliflanke kiel inĝenierarto pro la praktika bezono de rapidaj kaj aŭtomataj kalkuladoj kaj datumprilaborado.